MONATO
Por skribi al ni
Serĉu en la retpaĝoj de FEL
en la retpaĝoj de FEL

Aliĝu al la senpaga servo Nova!

Moderna vivo

JAPANIO

Malplenaj kapoj, plenaj korpoj

Skuiĝis lastatempe pro diversaj skandaloj la mondo de sumoo, la japana tradicia lukto rigardata kiel nacia sporto. En 2007 mortis juna luktisto pro tiel nomata favora traktado, nome perfortado; en 2009 estis maldungitaj du rusaj luktistoj suspektataj pro haŝiŝo-fumado; kaj en 2010 la plej forta Jokozuma-luktisto Asaŝoorjuu estis eksigita pro perforto al konato dum drinkado.

Cetere restas la problemo pri basbala vetado, kiam luktistoj kaj iliaj gvidantoj vetas je matĉoj inter basbalteamoj. Por ekvilibrigi la teamojn, spertulo donas handikapajn poentojn al unu el la teamoj. Tio estas profesia afero, sed administrata de mafianoj. Tiuj ricevas 10 % da makleraĵo. Tial veti por basbal-matĉo signifas helpi kontraŭleĝajn mafianojn.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

HORI Jasuo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Hori Jasuo el Monato (www.monato.net).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2010-08-04
Creative Commons License