MONATO
Por skribi al ni
Serĉu en la retpaĝoj de FEL
en la retpaĝoj de FEL

Aliĝu al la senpaga servo Nova!

Medio

SANIGO

Grander-akvo mirakla

Kiel furorigi turismon en nekonata regiono? Reklamu, ke via kuracbanejo aŭ hotelo disponigas senpage Grander-akvon al la gastoj! La „sistemo” tute simplas. Vi aĉetas la Grander-aparaton, muntas ĝin je akvodukto, kaj tuj la trafluanta akvo havas miraklajn ecojn. Johann Grander, la „inventisto”, asertas: „Nia akvo, kiu pro multaj ŝarĝoj ne plu posedas la praan purecon, rericevas per Grander-akvovivigo la prainformon, kiun ĝi bezonas por rekonstrui sian forton por mempurigo.” Ĉu komprenite? La mirakla sorĉilo kostas nur pli-malpli 1000 eŭrojn. Grander daŭrigas: „Suno, luno kaj la tuta kosmo nature oscilas kun la tero kaj komunikas pere de la elemento akvo.”

Alta informo

Laŭ klarigo de Grander la principo „funkcias” jene: Normala senviva akvo fluas tra la modulo, kiu entenas informo-akvon, sen iel tuŝi ĝin. La elfluanta akvo havos „altan informon”. La modulo bezonas nek elektron, nek ian kemian substancon, kaj oni ne bezonas ĝin iel varti aŭ flegi. Vera miraklo! Tiu „atingaĵo iris ĉirkaŭ la mondo” kaj estas aplikata en domoj, naĝejoj, hoteloj, bienoj kaj industrio. Laŭdire Grander-akvo konserviĝas pli longe ol normala akvo; gustas pli bone; agrablas dum duŝado; kreskigas plantojn; helpas ŝpari lavopreparaĵon kaj eĉ protektas vian hejtinstalaĵon.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el Monato (www.monato.net).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2011-12-26
Creative Commons License