$TITOLO="Klimatŝanĝaj fabeloj? Tute ne."; $SVORTOJ="klimato"; $AUXTORO="Werner Fuß"; $RUBRIKTITOLO="Medio"; $TEMTITOLO="REAGO"; if (!isset($_REQUEST['p'])) { require($_SERVER["DOCUMENT_ROOT"]."/komuna/montekstocxapo.inc"); } else { require($_SERVER["DOCUMENT_ROOT"]."/komuna/pmoncxapo.inc"); } ?>
Walter Klag pravas, ke en la nuna jarcento la plialtiĝo de la marnivelo pro la klimatovarmiĝo ne estas la plej granda minaco. Pli grava estas ekzemple la plua dezertiĝo. Tamen tiu plialtiĝo ne estas neglektebla. Ĝi estas mezurebla kaj mezurata, atingis 17 cm dum la lasta jarcento kaj aktuale ĝi plialtiĝas je 3,3 mm jare, tiel ke je la fino de la jarcento la maroj estos duonan metron pli altaj, kaj pli en la posta estonteco.
Jam duona metro estas malprospera precipe por riverdeltaj regionoj. Antaŭ dudek jaroj oni pensis, ke la marnivelo plialtiĝas precipe pro la terma dilatiĝo de la supraj, rapide ruliĝantaj kelkcent metroj, kiuj estas varmigataj de la suno; la fandiĝantaj surteraj glaciejoj kontribuos nur kun prokrastiĝo, ĉar ilia glitado en la maron ne multe plirapidiĝos. (Glacio dekomence flosanta en akvo ĉe fandiĝo ne altigas la supraĵon.) Sed intertempe okazis surprize rapida malkresko de la surtera glacio, ankaŭ de la gronlanda. Tio laŭ taksoj kontribuas preskaŭ la duonon de la nuna plialtiĝo. Aktuale tiu kontribuo estas mezurata de la satelito Grace, kiu precize esploras la gravitokampon de la tero kaj tiel ankaŭ detektas grandskalan redistribuadon de masoj kiel tiun pro la glacifandiĝo.
La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.