$TITOLO="Mil senlaboruloj tage"; $SVORTOJ="socio, senlaboreco"; $AUXTORO="Roberto Pigro"; $RUBRIKTITOLO="Ekonomio"; $TEMTITOLO="GREKIO"; if (!isset($_REQUEST['p'])) { require($_SERVER["DOCUMENT_ROOT"]."/komuna/montekstocxapo.inc"); } else { require($_SERVER["DOCUMENT_ROOT"]."/komuna/pmoncxapo.inc"); } ?>
En Grekio prancas ne nur koleriĝintaj ĉevaloj kaj artifike modifitaj motorcikloj, sed, depost la komenco de la ekonomia krizo, ankaŭ senlaboreco kaj ties „alia memo”: senespero. La nombro de senlaboruloj fakte atingis en januaro de 2012 la rekordan procenton de 21,8, nete pli altan (+7) kompare kun la pasintjara responda periodo.
Se tiu lasta donitaĵo ne sufiĉe impresas, oni konsideru, ke en la daŭro de 12 monatoj iĝis senlaboraj en Grekio 344 913 personoj, aŭ alivorte, ĉirkaŭ mil tage! Nur en la lasta decembro, la malfeliĉa sorto perdi la laborlokon okazis al 32 331 homoj. Tio ĉi montras la laŭgradan pligraviĝon, spite al ĉies atendoj, de situacio jam per si groteska kaj nebona eĉ por tiuj, kiuj ankoraŭ laboras, sed estis devigitaj akcepti drastajn salajromalpliiĝojn. Temas ne nur pri statistikoj, sed pri vera socia dramo. Ĝiaj sekvoj (nelaste elmigro, deprimo kaj eĉ memmortigo) fariĝas pli kaj pli ofte evidentaj, tiom en la ĉefurbo Ateno, kiom en pli malcentraj regionoj. Multaj personoj asertas, ke ne plu eblas pagi amortizojn, lupagojn kaj fakturojn.
La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.