$TITOLO="Progresas piratoj"; $SVORTOJ="piratoj, komunistoj, Graz"; $AUXTORO="Walter Klag"; $RUBRIKTITOLO="Politiko"; $TEMTITOLO="AŬSTRIO"; if (!isset($_REQUEST['p'])) { require($_SERVER["DOCUMENT_ROOT"]."/komuna/montekstocxapo.inc"); } else { require($_SERVER["DOCUMENT_ROOT"]."/komuna/pmoncxapo.inc"); } ?>
Sukcesis en la novembraj elektoj en Graz [grac], la dua plej granda aŭstra urbo, komunistoj kaj la nova Pirato-Partio. La komunistoj akiris la duan lokon post la ĝis nun reganta Popola Partio kaj superis eĉ la socialdemokratojn. La Pirato-Partio ricevis 2,7 % de la voĉoj kaj akiris tiel unu reprezentanton en la urba parlamento.
Rajtis voĉdoni 209 805 personoj. Jenas la rezultoj laŭ la nombro de komunumaj konsilistoj (en krampoj la ciferoj por 2008): Popola Partio ÖVP 17 (23); Komunistoj KPÖ 10 (6); Socialdemokratoj SPÖ 7 (11); Libereca Partio FPÖ 7 (6); Verduloj 6 (8); Piratoj 1 (ne kandidatis en 2008); Ligo Estonteco-Aŭstrio BZÖ 0 (2). Sume 48 (56).