$TITOLO="La turka: pli granda, pli diversa familio"; $SVORTOJ="tjurka, ĉuvaŝa, branĉo"; $AUXTORO="Hèctor Alòs i Font"; $RUBRIKTITOLO="Lingvo"; $TEMTITOLO="REAGO"; if (!isset($_REQUEST['p'])) { require($_SERVER["DOCUMENT_ROOT"]."/komuna/montekstocxapo.inc"); } else { require($_SERVER["DOCUMENT_ROOT"]."/komuna/pmoncxapo.inc"); } ?>
Mihail Korotkov prezentis en la aŭgusta-septembra numero de MONATO (p. 20-21) interesan trarigardon al la tjurkaj lingvoj. Bedaŭrinde en ĝi estas neĝustaĵoj kaj simpligoj, kiuj riskas erarigi la nefakajn legantojn.
Unue, tjurkaj lingvoj nombras ne „ĉirkaŭ 20 lingvojn”, sed pli ol 30. La referenca manlibro The Turkic Languages, redaktita de L. Johanson kaj É. Á. Csató, priskribas 32 vivantajn tjurkajn lingvojn. Aliflanke, ne ĉiuj tjurkaj lingvoj, krom la turka, „parolatas en la iama Sovetio” – aŭ almenaŭ ne kiel denaskaj lingvoj, aŭ ne tie troviĝas la plimulto de la parolantaro de pluraj tjurkaj lingvoj. Eble plej elstaras la forgeso de la tjurkaj lingvoj uzataj en Ĉinio, el kiuj la ujgura, kun ĉirkaŭ 10 milionoj da parolantoj, estas la plej disvastiĝinta.
La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.