EkonomioINDUSTRIOBonaj perspektivoj por 2014Laŭ la lasta kvaronjara raporto de UNIDO, la Organizaĵo de UN pri Industria Disvolvado, la monda industria produktado kreskis je 3,3 % en la lasta kvarono de 2013. Estis kresko en ĉiuj industrilandoj de orienta Azio, Eŭropo kaj norda Ameriko – indiko pri vasta bazo de perspektivoj por kresko dum 2014. Ankaŭ multaj evolulandaj ekonomioj, havantaj malaltan kreskon, kiu sekvis jarojn de ekonomia krizo, devos ricevi profiton pro la refortiĝo de la industrilandoj. Dum la lasta kvarono de 2013 la industria produktado en orienta Azio kreskis je 4 %, en Eŭropo je 1,5 % kaj en norda Ameriko je 2,9 %. Ĝi kreskis en la plej grandaj eŭropaj landoj, inkluzive de Francio, Germanio, Italio kaj Britio. Ekster Eŭropo ĝi kreskis en Japanio je 4,7 %, Malajzio je 4,7 % kaj en Usono je 3 %. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Evgeni GEORGIEV
|