SciencoKURIOZAĴOJDilatiĝo, kuntiriĝo ... kaj eksperimento por infana amuziĝoInĝenieroj bone konscias la gravecon de dilatiĝo kaj kuntiriĝo, du komplementaj, „parencaj”, fenomenoj, kiuj konstateblas pli-malpli ĉe ajna materialo pro variado de la temperaturo. Stratoj pavimitaj per betono, ekzemple, montras kelkajn fendojn aŭ enhavas kelke da interspacoj plenigitaj per gudro. La celo de tiaj fendoj? Ebligi al betono dilatiĝi dum plej varmaj tagoj, sen provoki la rompiĝon de la pavimo. Ankaŭ ĉe fervojaj reloj oni antaŭvidas etajn breĉojn pro la sama kialo: se ili estus kuniĝintaj en ununuran grandan pecon, ili kurbiĝus pro la puŝo de dilatado, kaj trajnoj povus elreliĝi. La telegrafaj, telefonaj kaj elektraj kabloj, aliflanke, estas ĉiam malstreĉitaj pro la mala kialo: dum la vintro, pro malvarmo, iliaj materialoj kuntiriĝas, kaj, se la kabloj estus streĉitaj, ili povus dispeciĝi. Fine la ĉeesto de ruloj, sur kiuj baziĝas pontoj, estas pravigata de tio, ke la metalaj partoj de pontoj emas dilatiĝi aŭ kuntiriĝi laŭ la ekstera temperaturo, kaj tio povus kaŭzi damaĝojn al la cetera konstruaĵo. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Roberto PIGRO
|