LibrojMalofta aktualaĵoJen libro pri Rusio, verkita de profesia (kaj premiita) ĵurnalisto, kiu iam raportadis el Moskvo por finna gazeto. Krom en Esperanto, Homoj de Putin aperis ankaŭ en la finna kaj la sveda. La aŭtoro, Kalle Kniivilä, famas en Esperantujo kiel redaktinto de TEJO Tutmonde kaj unu el la fondintoj kaj redaktantoj de Libera Folio. Li estis ankaŭ estrarano de UEA pri informado, kaj li uzis siajn esperantajn kontaktojn en la kreado de ĉi tiu libro, ĉar rusaj esperantistoj helpis lin dum liaj vojaĝoj en Rusio trovi taŭgajn homojn por intervjui: perfekta ekzemplo de reala aplikado de Esperanto, ĉar la produkto el tiu internacia kunlaboro utilas kaj por esperantistoj kaj por neesperantistoj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Edmund GRIMLEY EVANS
Kalle Kniivilä: Homoj de Putin.. Eld. FEL, Antverpeno, 2014. 165 paĝoj. ISBN 978-9077066-52-2.
|