El mia vidpunktoLa Eŭropo-eksperimento: ĉu fiaskonta?En balotoj fine de majo por elekti membrojn de la Eŭropa Parlamento venkis naciismaj aŭ ksenofobiaj partioj en tri landoj – Danio, Francio kaj la Unuiĝinta Reĝlando. En kvin aliaj landoj partioj samkoloraj gajnis pli ol 10 % de la voĉoj. Ĉu maltrankviliĝi? Verdire ne, aŭ almenaŭ ne tro, malgraŭ la komentoj de reprezentantoj de grandaj kaj establitaj politikaj partioj draŝitaj ĉe la urnoj. Nepras memori, ke tra Eŭropo voĉdonis nur 43,09 % de la balot-rajtigitoj (kontraste al 61,99 % en 1979 aŭ 49,51 % en 1999) por elekti parlamenton kun minimumaj povoj kaj perceptatan, ĉu vere, ĉu malvere, seninflua, senutila kaj senvalora. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Paul GUBBINS
|