EseojSCIENCONovtipa gasminado: ĉu vere danĝera?Por ebligi la ekstraktadon de nafto kaj gaso el la tero, la ŝtonaroj, kiuj enhavas tiujn materialojn, devas havi porojn. Bone taŭgas, ekzemple, sabloŝtono kaj – parte – ankaŭ kalkŝtono. Por ekstrakti pli multe da nafto kaj gaso (kemie: metano, CH 4), oni depost 1947 disrompas ŝtonaron per akvo kaj granda premo; tra la fendoj, kiuj tiel ekestas, fluidoj ja povas eliĝi. Oni ĵetas kune kun la akvo sablon, kiu tenas la fendojn malfermaj. Por ke la sablo ne sedimentiĝu tro frue, oni dispersas ĝin per organikaj kemiaĵoj. Anglalingve tiuspeca disrompado estas nomata „fracking”, mallongiĝo por „hydraulic fracturing” (hidraŭlika disrompado aŭ fendado). Ekde 1981 tion eksperimentis George P. Mitchell, kaj poste – kun ŝtata subteno – la firmao Halliburton en Teksaso por apliki la teknikon ankaŭ al multe pli densa kaj malmola ŝtonaro, kiel (nafto-)ardezo kaj aliaj skistaj materialoj, inter kiuj oni povus mencii argiloŝtonon. En 1998 la tekniko sukcesis, kaj tial ekde 2008 okazas vera furoro rilate al la ekspluatado de tiu novtipa gas- kaj nafto-minado. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Werner FUSS
|