TurismoAŬSTRIONova ĉefstacidomo en VienoTuristoj ĝuos pli da komforto kaj pli mallongajn veturdaŭrojn en Aŭstrio. Ekde decembro 2014 preskaŭ plene funkcios la nova viena ĉefstacidomo. De tiam veturos trajnoj el diversaj aŭstraj urboj rekte al la ĉefstacidomo kaj de ĝi al la viena flughaveno. En kelkaj stacidomoj eblos aĉeti kombinitajn biletojn por trajnveturo kaj flugo. En junio Christian Kern [kristian kern], ĝenerala direktoro de la Aŭstraj Fervojoj (ÖBB), kaj Peer Albrecht [per albreĥt], ĉefo de la flugkompanio Aŭstraj Aerlinioj (AUA), parolis pri la nova kunlaboro kaj montris modelojn de modernaj trajnoj kaj aviadiloj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Walter KLAG
|