EkonomioINDUSTRIA PRODUKTADOPozitiva influo de la refortiĝoLa monda produktado eniris la fazon de stabila kresko post longa periodo de recesio. Ĝi pligrandiĝis je 5,1 % 1 en la unua kvaronjaro de 2014, la plej alta nivelo de la pasintaj jaroj. Tion montras raporto publikigita de UNIDO, la Organizaĵo de UN pri Industria Disvolvado. La nuna kresko povas esti atribuata ĉefe al la pliboniĝanta financa stato de la industrilandoj, speciale en Eŭropo. Tamen la novaperantaj industriaj ekonomioj, escepte de Ĉinio, ĉiam ankoraŭ havas malaltan pliiĝon. Al la industrilandoj rilatas preskaŭ du trionoj de la monda produktado de aldonvaloro. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Evgeni GEORGIEV
|