TurismoAŬSTRIOMilita kampadejo trovita en KarnuntoEn la Arkeologia parko Karnunto (MONATO 2014/05, p. 16) oni faris novan eltrovon. Post la malkovro de tutmonde unika gladiatora lernejo en 2011 la sciencistoj nun eltrovis sub la ruinoj de antikva vilaĝo ĉe Danubo grandan militan kampadejon. Helpe de grunda radaro la arkeologoj trafis fortikaĵ-fosaĵon en pli profundaj tertavoloj kun areo de 57 600 kvadrataj metroj, egala al ses futbalaj ludejoj. Por la direktoro de la arkeologia parko, Markus Wachter [vaĥta], tio estas sensacio: „Por ni estas granda paŝo, ke Karnunto ree ricevas tutmonde sian antikvan signifon”, li deklaris. Petra Bohuslav, ekonomia konsilistino de la lando Malsupra Aŭstrio, diris, ke la eltrovo donos gravan turisman kaj ekonomian impulson. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Evgeni GEORGIEV
|