SciencoPARKINSONA MALSANOJu pli toksaj legomoj, des pli da riskoj por homojLa parkinsona malsano povas trafi homojn ankaŭ pere de agrikulturo – por tiuj, kiuj laboras en tiu fako – kaj, pli ĝenerale, per la fruktoj kaj la legomoj, kiujn ni ĉiutage metas surtablen: elmetiĝo al pesticidoj, herbicidoj kaj insekticidoj fakte estas science asociita kun rimarkinda risko pri ekapero de la menciita malsano. RevizioTion konkludas itala esploro, kiu konsideris kaj reviziis la rezultojn de cento da antaŭaj esploroj. Temas pri revizio plenumita de sciencistoj el Fondazione IRCCS Policlinico San Matteo, en la lombarda urbo Pavia, kunlabore kun tiel nomata Centro Parkinson – Istituti Clinici di Perfezionamento (mallonge: ICP). Ĉi lasta institucio situas en Milano kaj estas kunordigata de doktoro Gianni Pezzoli. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Roberto PIGRO
|