MedioEŬROPA UNIOVerdaj mitoj kaj herezojDum la pasintaj jardekoj la ekologia movado kaj la al ĝi rilatantaj verdaj politikaj partioj en multaj landoj iĝis sufiĉe influhavaj kaj eĉ kelkfoje partoprenis en registaroj. Indas demandi sin, kiomgrade la verdulaj starpunktoj vere estas utilaj al la medio. Pri tiu temo aperis lastatempe pluraj libroj. En majo la loĝantoj de Eŭropa Unio denove elektis la membrojn de la Eŭropa Parlamento. Estos 38 verduloj en la renovigita parlamento (plus kelkaj kiuj estas pro administraj kialoj en la sama parlamenta frakcio, sed ne nepre estas verduloj). Legante la verdajn programojn (mi konsultis flandran kaj germanan versiojn), oni apenaŭ rimarkas diferencojn kun socialismaj programoj. En ambaŭ estas ekzemple promesoj pri ekonomia kresko kaj pli da laborlokoj. Cetere, la samaj promesoj aperas ankaŭ en aliaj programoj (sed laŭ verduloj kaj socialistoj intervenu por tio la ŝtato, dum ĉe aliaj „la libera merkato” faros). Troveblas nur kelkaj ekologiaj temoj, ekzemple pri verdaj energifontoj, sed ne detale ellaboritaj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Roland ROTSAERT
|