TurismoUNUA MONDMILITOLa unua pafo okazis en AŭstralioBritio proklamis militon al Germanio la 4an de aŭgusto 1914 je la 23a horo. En Melburno, ĉefurbo de la federacia ŝtato Viktorio, tio estis je la 9a horo la 5an de aŭgusto. La informo atingis Aŭstralion telegrafe per la morsa kodo el Britio. Eksciinte pri la milito, germana vaporŝipo „Pfalz” provis fuĝi el la golfo de la haveno Phillip ĉe Melburno. La enirejo de tiu haveno estas mallarĝa kaj tiuloke estas rapida fluo, kiu estas tre danĝera por ŝipoj. Por trapasi ĝin oni bezonas piloton. Por gardi la havenan enirejon, Britio instalis kanonojn A1 kaj B1 en Fuorto Nepean en la dua duono de 19a jarcento. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Henry BROADBENT
|