TurismoOCEANIOĈarma insulo en PacifikoNov-Kaledonio estas insulo, kiu situas en la suda Pacifiko 1700 km for de Sidnejo (Aŭstralio) kaj Aŭklando (Nov-Zelando) kaj 17 000 km for de Parizo. Ĝi estas franca teritorio kun vasta aŭtonomio, nomata „Transmara lando”. La landon indas viziti pro la granda bela rifo kaj ĉarma naturo. Aviadilkompanioj plurfoje semajne alflugas ĝin. La insulo, en la formo de cigaro kvarcent kilometrojn longa kaj kvindek-sesdek kilometrojn larĝa, estas ĉirkaŭita de grandega laguno kaj bela koralrifo (unu el la plej grandaj kaj belaj en la mondo). Al Nov-Kaledonio apartenas pliaj kvar insuloj pli malgrandaj (unu 50 km longa sude kaj tri aliaj situantaj 100 km oriente de la ĉefa insulo), kaj ankaŭ pluraj insuletoj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Gérard MANSEL
|