El mia vidpunktoRaporto el la estontecoApud Tel-Avivo. 4an de aŭgusto 2029. Agonias Israelo. Sendube la ŝtato eniras siajn lastajn tagojn. Laŭraporte jam fuĝis al Svislando la ĉefaj politikistoj kaj armeanoj, dum la popolo kaŭras en keloj kaj atendas la mortigajn manojn de la invadintoj, posteuloj de la iama terorisma organizaĵo Hamas. Neeviteblis la baldaŭa sangobano, post kiam Usono, dum jardekoj la plej fidela amiko kaj armilo-liveranto al Israelo, iom post iom retiriĝis por koncentriĝi pri siaj propraj teritoriaj problemoj – kaj ankaŭ ekonomiaj – laŭ la suda landlimo kun Meksiko. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Paul GUBBINS
|