SciencoBIOETIKOMortoturismo en Eŭropo kreskasLa rajto morti estas de longa tempo diskutotemo en la tuta mondo. Antaŭ fortega homsufero senelira, kontraŭ kiu la medicino ne povas multon proponi, alvenas la momento, kiam ekaperas ideoj pri la tiel nomataj „eŭtanazio” kaj „helpo al memmortigo”. Kaj ĉi tiuj ideoj kuntrenas tutan serion da konsideroj sciencaj, religiaj, filozofiaj, moralaj (per unu adjektivo: bioetikaj). KonsciencoEn iuj landoj oni laŭleĝe malpermesas tiujn agojn severe. En aliaj ŝajne oni kompateme permesas, ke suferantoj (ĉu konscie, ĉu nekonscie) ricevu morton sendoloran, asiste de medicinistoj. En Svislando la leĝoj ne klare starigas regulojn tiurilate, kaj ekzistas strukturoj (jam malkovrataj ankaŭ de fremduloj), kie eblas prezenti peton pri helpado de memmortigo. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Paulo Sérgio VIANA
|