PolitikoOPINIOSeparismo - glate, ne glaveEn septembro skotoj referendume decidis resti en la Unuiĝinta Reĝolando. Subtenantoj de sendependa Skotlando rikoltis 45 % de la voĉoj: kontraŭuloj, kiuj celis reteni politikajn kaj ekonomiajn ligojn kun Britio, 55 %. Tamen malgraŭ rezulto ŝajne favora al unuiĝinta ŝtato, ne malaperos la demando pri sendependa Skotlando. En la semajno post la referendumo, duobliĝis la membraro de la Skota Nacia Partio kaj triobliĝis tiu de la ekologia Skota Verda Partio. Kun skotaj socialistoj, tiuj partioj ankoraŭ postulas sendependigon. Ankaŭ aliaj premgrupoj, ekzemple la 45-Movado (spegulanta la nombron de voĉoj por sendependigo) kaj Papilia Ribelo, daŭrigas la kampanjon. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Garvan MAKAJ'
|