Spirita vivoJAPANIOSekretaj kristanoj, ĉu veraj kristanoj?La jaro 2015 estas speciale memoriga jaro por japanaj katolikoj 1. Ĝi estas la 400-jara jubileo de la vizito de samuraja delegito al Vatikano 2 kaj la 150-jara datreveno de la malkovro de la sekretaj kristanoj. En 1615 Hasekura Cunenaga, vasalo de Date Masamune, potenca daimio en la nord-orienta Japanio, marveturis tra Meksiko al Hispanio kaj Vatikano, kie lin aŭdience ricevis la papo Paŭlo la 5a. Li elspezis 7 jarojn por iro-reiro, sed kiam li revenis hejmlanden en 1620, Japanio, sub la reĝimo de Tokugawa jam alprenis sinferman politikon kaj la kristanismo estis malpermesita. Diplomatiaj rilatoj estis limigitaj al Ĉinio kaj Nederlando. La kontakto kun ili okazis nur en Deĵima, malgranda insulo en Nagasaki. Hasekura mortis en profunda malespero en 1622. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. ISIKAWA Takasi
korespondanto de Monato en Japanio
|