Moderna vivoSPORTOMalmoliĝas la mola vojoLa esprimo „fenomeno ŭimbeldona” estas konata almenaŭ en Japanio por indiki enlandajn sportistojn venkitajn de eksterlandaj. Ĝi rilatas al la teniso-konkurso ĉiujare okazanta en Wimbledon [ŭimbeldn], Britio, unu el la plej prestiĝaj tenisejoj en la mondo. Tamen ĝis venkis ĉe Wimbledon en 2013 Andy Murray [andi m'ri] neniu brito tie sukcesis post la jaro 1936. Do la „fenomeno ŭimbeldona” rilatas al nacilandanoj nekapablaj venki en la propra patrujo aŭ, pli ĝenerale, al indiĝena sporto pli prospera ekster- ol en-lande. Du ekzemploj sin prezentas en Japanio: ĵudo kaj sumoo. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. ISIKAWA Takasi
korespondanto de Monato en Japanio
|