PolitikoRUMANIOOkazas mirakloEn novembro, en pluraj eŭropaj urboj, videblis longaj vicoj ekster ambasadejoj kaj konsulejoj de Rumanio. La kialo: rumanoj laborantaj ekzemple en Britio, Francio, Germanio kaj Italio volis partopreni nacian baloton por elekti novan prezidanton. Ili atendis ofte horojn, fojfoje sub pluvo, kaj multaj ne povis voĉdoni, ĉar jam fermiĝis la voĉdonejoj. En Munkeno, Germanio, oni eĉ konsilis, ke voĉdonontoj iru al Prago, Ĉeĥio, ĉar tie ne tiom longis la vicoj. Okazis manifestacioj kaj ekster- kaj en-lande, ekzemple en Bukareŝto, kie per Fejsbuko kuniĝis homoj kontraŭ la neeblo voĉdoni. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Lenke SZÁSZ
|