TurismoMONDMILITODu novaj muzeoj en BelgioAntaŭ cent jaroj eksplodis la unua mondmilito. Ĉi-okaze la belga provinco Okcidenta Flandrio – la sola provinco, kiun la germanoj okupis nur parte – lanĉis iniciatojn por rememori la militon kaj por krei aŭ renovigi memorlokojn kaj muzeojn. Du tiaj lokoj antaŭ nelonge estis remalfermitaj kaj meritas viziton. Ili tre malsamas: unu estas oficiala kaj luksa, la alia estas modesta projekto de volontuloj kaj montras la germanan flankon. Kluzoj „Ganzepoot”Oktobre 1914 la belga, franca kaj brita armeoj retiriĝis sud-okcidenten kaj regrupigis sin malantaŭ la rivero IJzer. Nieuwpoort estis la lasta neokupita belga haveno kaj oni nepre devis malebligi, ke la germanoj okupu la nord-francajn havenojn. Por tio ne estis uzataj armiloj, sed la geografio de la regiono. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Roland ROTSAERT
estas korespondanto de Monato en Belgio
|