TurismoŜIPVETUROKrozi laŭ la norvega marbordoLa ŝipkompanio Hurtigruten ofertas krozadon laŭ la itinero Bergen – Kirkenes kiel „la plej belan en la mondo”. Multaj turistoj deziras sperti ĝin. La plimulto preferas printempan aŭ someran vojaĝon, dum kiu oni povas ĝui la neniam subirantan sunon. Tamen krozado eblas ankaŭ aŭtune kaj vintre, kaj tio estas avantaĝa kaj taŭga sezono por pensiuloj. Varmajn vestaĵojn en la valizon kaj ek! Surprizo: ne forgesu bankostumon, ĉar la varmaj bankuvoj (ĵakuzoj) subĉielaj sur la plej supra ferdeko certe plezurigos vin eĉ en nuba kaj aŭtuna vetero. HistorioHurtigruten signifas „rapida itinero”. Ekde 1893 tiu kompanio servas al la norvegaj marbordanoj kaj insulanoj, transportante homojn, varojn kaj veturilojn. Komence la ŝipoj transportis ankaŭ poŝtaĵojn, kies surtera transporto ekzemple de Trondheim al Hammerfest en la 19a jarcento daŭris somere tri semajnojn kaj vintre kvin monatojn. Bonŝance la kapitano Richard With fidis siajn spertojn kaj maristaron por komenci la ŝipveturadon, kvankam aliaj dubis pro tio, ke ankoraŭ ne troviĝis sufiĉe da nordaj marmapoj kaj malmultis lumturoj sur la komplika marbordo. Al With komence sufiĉis kompaso kaj horloĝo por navigadi. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. SALIKO
korespondanto de MONATO en Finnlando
|