Moderna vivoKANCERORemado-rimedoEstas konate, ke fizika agado ludas gravan rolon en resaniĝo. Postkancera resaniĝo ne esceptas. Nun grupo da virinoj, trafitaj de mamkancero, kune sportas, remante, kaj ĉiuj opinias, ke pliboniĝas ne nur ilia fizika, sed ankaŭ ilia spirita stato. La virinoj kune remas, uzante specimenon de praĉina tiel nomata drakboato, kun 20 sidlokoj. La drakulinoj, oficiale Roz'Eskell Dragon Ladies, scias, ke remado ebligas naturan limfan drenadon kaj plifortigas muskolojn. Krome ĝi malpliigas lacecon kaj doloron kaj kontribuas al ilia memfido. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Christian BERTIN
korespondanto de MONATO en Francio
|