SciencoTEKNOLOGIOFinfine en orbito brazil-ĉina satelitoEn decembro 2014 Brazilo kaj Ĉinio povis celebri la rezulton de komuna sukcesa projekto en la teknologia fako. El Ĉinio estis fakte lanĉita nova satelito post longa kunlaborado inter fakuloj el ambaŭ landoj. Helpe de ĉina raketo enorbitiĝis satelito konstruita de brazilanoj en la urbo São Carlos (la ŝtato San-Paŭlo). La multekosta projekto faciligos la observadon de Amazonio – ne hazarde ankoraŭ ofte priskribata kiel verda pulmo de la tero – kaj de aliaj strategie gravaj kamparaj kaj urbaj areoj: ĉion ĉi danke al zorga foto-dokumentado el alteco preskaŭ 800-kilometra. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Paulo Sérgio VIANA
korespondanto de MONATO en Brazilo
|