LingvoIRLANDOAperigi (librojn) por ne malaperigi (lingvojn)Unu el la plej promesplenaj aspektoj de la tuttera teksaĵo estas tio, ke unuafoje en la lastatempa historio de la mondo ni nun havas efikan ilon por kontraŭstari la malaperon de pli kaj pli da idiomoj. La aktuala fenomeno, kiu koncernas amasan morton de lingvoj, minacas la buntan mozaikon de kulturoj, kiu riĉigas la spiritan vivon de la homaro. Tamen la fakto, ke hodiaŭ iu ajn povas libere krei retajn paĝojn kaj uzi la interreton kun la celo komuniki kaj aperigi informojn pri – kaj en – sia propra nacia aŭ etna lingvo, eble donas iom da espero, ke endanĝerigitaj lingvoj ne nepre estingiĝos. Irlanda eldonejoNu, en malgranda urbeto de okcidenta Irlando situas unika eldonejo, kiu proponas librojn por plenkreskuloj kaj infanoj, presitajn en mirinde granda gamo de lingvoj, dialektoj kaj subdialektoj. Temas pri tiel nomata Eldonejo Evertype, en la eta urbo Cathair na Mart [kaher na mart], anglalingve Westport. Ĝi presas siajn eldonaĵojn en allogaj, ofte ilustritaj formoj kaj en nekredeble vasta nombro de idiomoj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Garbhan MACAOIDH
korespondanto de MONATO en Irlando
|