PolitikoBALKANIODenove elmigradoEkde septembro pasintjara ĉirkaŭ 40 000 homoj elmigris el Kosovo. La elmigrado sekvas tiun de la jaroj 1998-1999 rezulte de la milito kaj serba terorismo. Tamen tiam, kiam aperis en Kosovo trupoj de Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo (NATO), revenis ĉirkaŭ 95 % de la elmigrintoj. Ili volis krei prosperan, pacan vivon en sia patrujo. SeniluziiĝoNun, tamen, 16 jarojn poste, kosovanoj seniluziiĝas. Kulpas parte ekonomiaj kialoj. Privatigo de iamaj ŝtataj entreprenoj riĉigis manplenon da homoj kaj senlaborigis dekmilojn da aliaj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio
|