RakontojBudapeŝta aŭtunoEva ne sciis, kio estas milito. Ŝi naskiĝis post la lasta mondmilito, kiu por ŝi estis io malproksima kaj nekomprenebla, sed Eva memoris kaj eterne memoros ion, kio similis al milito kaj kio postlasis en ŝia animo vundojn, kvazaŭ de tranĉilo, kiuj delonge cikatriĝis, sed ankoraŭ estas malglataj; tial Eva neniam forgesos, kion ŝi travivis. Ĉio komenciĝis en frua novembra mateno. Eva vekiĝis pro foraj obtuzaj tondroj. En la unua momento ŝajnis al ŝi, ke komenciĝas ŝtormo. Estis malhela nuba mateno kaj eble pluvis. Eva kuŝis en la lito, rigardante la grandan fenestron de la ĉambro. Ŝia patrino estis en la kuirejo, kaj Eva sciis, ke panjo baldaŭ venos en la dormoĉambron. Ĉe Eva kuŝis la pluŝa urseto Gaŝpar, kiu jam estis ĉifita, sed ŝi amis ĝin kaj ne kutimis ekdormi sen ĝi. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Julian MODEST
|