El mia vidpunktoFacilas priskribi, malfacilas preskribiMediteraneo: kion ĝi signifas? Al nord-eŭropanoj, eĉ tiuj ne aparte riĉaj, ĝi signifas du somerajn semajnojn da suno kaj strando, sangrio kaj (se bonŝance) seksumado. Kristalklara, brile blua maro varma forpelas memorojn pri grizaj, nordaj vintraj tagoj, pri oficejoj kaj fabrikoj. Por tiuj ĉi feliĉaj turistoj Mediteraneo fariĝas feriejo, ripozejo ... kaj vasta, bonveniga naĝejo. Naĝejo, tamen en mala, cinika senco, fariĝas Mediteraneo ankaŭ por alispecaj „turistoj” el pli sudaj landoj. Tiuj vojaĝantoj, same kiel la nord-eŭropanoj, pagas sian monon al perantoj por „ĝui” la maron kaj profiti de ties akvoj. Jen tamen ĉesas la paraleloj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Paul GUBBINS
Ĉefredaktoro de MONATO
|