MONATO
Serĉi en MONATO

Leteroj

Ja ekzistis diplomatiaj rilatoj

Responde al la komento de Julius Hauser pri mia artikolo Sekretaj kristanoj, ĉu veraj kristanoj? (MONATO 2015/03, p. 21-22) mi volas klarigi la rilatojn inter Japanio kaj Nederlando dum ĉirkaŭ du jarcentoj, kaj konstati, ke vere ekzistis diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

Kompreneble, kiel Hauser rimarkigis, la tiamaj interŝtataj rilatoj ne estis tiaj kiel la nuntempaj difinitaj en la Konvencio de Vieno pri diplomatiaj rilatoj (1961). Fakte, inter la tri landoj ekzistis nek ambasadorejoj, nek ambasadoroj laŭ la senco de la Konvencio. Sed, kiel la Konvencio mem menciis en la antaŭvortoj, „... popoloj de ĉiuj ŝtatoj depost la antikvaj tempoj agnoskis la statuson de diplomatiaj agentoj,” en iu ajn tempo. Ekzemple en la moderna tempo ekzistis tiamaj formoj de diplomatio.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

ISIKAWA Takasi
Japanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28