LiteraturoRAKONTODialogo en la kosmo„Nun finiĝas nia kunsido. Ĉu vi deziras trinki iom da vino aŭ da biero?” demandis la riĉa, malalta voĉo de Hans, la spacoŝipestro. Tuj li aldonis „aŭ fruktosuko?” al Ines. Ŝi kapjesis kun unu mano sur sia graveda ventro kaj la alia sur la genuo de sia edzo Atanas. „Dankon, alkoholon mi ne trinkas, por ke nia bebo kresku sana, fortika, klera, kaj iam kapablu paroli tiel bele kiel García Lorca.” „Sed via infano neniam parolos kiel García Lorca. Ĉiuj infanoj en nia spacoŝipo, via bebo kaj la venontaj aliaj, parolos nur la anglan, kompreneble.” Harry, la sekretario, kutimis korekti la erarojn de siaj kolegoj. Lia lentuga vizaĝo ne montris ĝin, sed ene li fieris pro la precizeco de siaj vortoj kaj pro sia perfekta kembriĝa akĉento. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Laure PATASD'ILLIERS
|