RakontojLa miraklo de la paroloMi diris al panjo, ke mi iras serĉi mian ŝancon en la vivo. Nenion ŝi respondis. Ŝi nur kapjesis. Ŝi sciis, ke mi foriros por ĉiam kaj ŝi restos sola. Ŝi certis, ke tiel devas okazi. Iam antaŭ tre longe, antaŭ mia naskiĝo, ŝi same diris al sia patrino, ke ŝi foriras. Kaj ŝia patrino, mia avino, nenion diris, ne haltigis ŝin. Eble ankaŭ la avino nur kapjesis. Mi sciis, ke loĝi en granda urbo ne estas facile, sed mi deziris konvinki min mem, ke mi estas forta, ke mi povas naĝi en la ondoj de la vivo kaj mi ne dronos. Mi ekiris de la fundo, kaj mi devis elnaĝi, atingi bordon. Mi ne havis alian eblecon. Aŭ mi restu en la vilaĝo ĉe panjo, aŭ foriru. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Julian MODEST
|