LibrojLa tuta mondo estas (ob)scenejo ...Kiam mi ricevis retmesaĝon, ke MONATO serĉas recenzonton por serio el tri bildrakontaj albumoj, mi volonte kandidatiĝis kaj kun ega senpacienco atendis la librojn. Ja en kelkaj retejoj mi legis laŭdojn pri majstraj plenkoloraj bildoj, bonega lingvaĵo, perfekta poligrafia formo ktp. Kaj mi senantaŭjuĝe pretis kunbedaŭri, ke la bildstrioj de Serĝo Sir' estas malpli konataj en Esperantujo ol ili meritus ... Evidentiĝis, ke estis nenio malvera en tiuj laŭdoj – la formo de la albumoj eĉ superis miajn esperojn. Bedaŭrinde, ĉiuj laŭdantoj iel forgesis mencii la veron pri la enhavo. Nome, ke temas pri pornografio! La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Mariana EVLOGIEVA
Serĝo Sir': BoRoKo - Bildaj Resumoj de Klasikaĵoj. Eld. SAT-EFK, Parizo, 2013. 60 paĝoj..Serĝo Sir': Varma Mezepoko - Sagao en unu prologo, tri aktoj kaj unu epilogo. Eld. SAT-EFK, Parizo, 2014. 60 paĝoj.Serĝo Sir': PerVerse - Kunbildaj versaĵoj. Eld. SAT-EFK, Parizo, 2013. 60 paĝoj.Por mendi, vi iru al la Retbutiko.
|