TurismoRUMANIOSavi orgenojnLa orgeno estas la plej granda muzikilo. La komponisto Mozart esprimis sian respekton pri ĝi jene: „La orgeno estas la reĝo de la instrumentoj.” Sed homaj reĝoj same kiel abelaj reĝinoj ne povas vivi per si mem. Ili bezonas daŭran prizorgadon, flegadon, protektadon ktp. Kaj ankaŭ la orgeno – kiel kompareble komplika sistemo – postulas por kontentiga funkciado konstantan observadon, riparadon, agordadon. TransilvanioEn Transilvanio, hodiaŭ parto de Rumanio, en la urboj kaj vilaĝoj de germandevenaj „Sepburgaj saksoj” oni regule uzis orgenojn por inde akompani la ceremonion en luteranaj diservoj. Tio povis sekure okazi nur sub la habsburga hegemonio kaj post la repuŝo de la osmana agreso. La ekleziaj komunumoj laŭ la cirkonstancoj flegis la instrumentojn. Riĉaj burĝoj donacis novajn instrumentojn. Tiuj bone eltenis ĝis la dudeka jarcento. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Franz-Georg RÖSSLER
korespondanto de MONATO en Germanio
|