SciencoITALIOFestanta la revenon de AstrosamanthaLa plej fama itala virino – tiu, al kiu la itala gazetaro dediĉis la plej larĝan spacon ekde la pasinta novembro – estas nuntempe nek aktorino, nek kantistino, nek modelulino, nek koramikino de iu dikmuskola piedpilkisto. Temas (kiel malofta afero) pri sciencistino nome Samantha Cristoforetti [samanta kristoforeti]. Ĉu vi ne konas ŝin? Guglu ŝian nomon kaj aperos oceano da fotoj, artikoloj, filmoj pri ŝi kaj ŝia agado: Interreto igis tiun seriozan kaj senŝminkan junulinon vera stelo amaskomunikila. Ni unue diru, ke ŝi estas unu el la kvar italaj astronaŭtoj dungitaj ĉe la Itala Kosma Agentejo. Naskiĝinta en Milano antaŭ 38 jaroj kaj poste kreskinta inter la valoj kaj la montoj de la norda regiono Trentino – Alto Adige, Samantha Cristoforetti estas ege pli konata en kaj ekster Italio kiel Astrosamantha: tiel, menciante la pli kaj pli popularan pseŭdonimon de ŝia Twitter-konto, la itala ĉefministro Matteo Renzi [mateo renci] mem salutis la italan „kapitaninon” okaze de ŝia alteriĝo. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Roberto PIGRO
redaktoro de la rubriko „Scienco” kaj ofta kunverkanto
|