SciencoBRITIONova fakejo vid-al-vide de renoma eldonejoDum kelka tempo, en la angla urbo Oksfordo, oni povis observi viglan konstruadon en la strato Walton, vid-al-vide de la renoma eldonejo Oxford University Press. Nun, finfine, aperas tie nova kaj nekutima konstruaĵo, kiu igas homojn scivolaj. Kio ĝi estas? Temas pri la plej juna „ido” de la oksforda universitato, pri la nova hejmo de Blavatnik School of Government (Esperante: Lernejo Blavatnik pri Regado), loko, kie kunfandiĝas multnacia kapitalisma agado, filantropia bonkoreco kaj scienca studado. Malavara donacoLa fakejo estis fondita en la jaro 2010 kiel internacia scienca institucio, kiu celas al mondo pli bone gvidata, servata kaj regata. Laŭ aserto de universitata informisto, ĝiaj studentoj (38 en 2012, 120 en 2015) plibonigos tutmonde kaj la kvaliton de registaroj kaj ilian publikan politikan agadon, pere de instruado, esplorado kaj partoprenado. Ĉio ĉi eblas danke al malavara donaco fare de Leonard Blavatnik. Naskiĝinte en la urbo Odeso kaj kreskinte en Moskvo, li poste fariĝis usona civitano kaj estas nun rigardata kiel la plej riĉa homo vivanta en Britio. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Jens SPILLNER
korespondanto de MONATO en Britio
|