SciencoKUBODenaskaj aidoso kaj sifiliso neniigitajFine de junio 2015 la Tutamerika Organizaĵo pri Sano oficiale agnoskis Kubon kiel la unuan landon en la mondo sukcesintan forigi la denaskajn aidoson kaj sifilison. Tiu ĉi sukceso meritis la laŭdojn, interalie, de Anna Lucía D'Emilio, reprezentanto de UNICEF en Kubo. La agnosko sekvas la viziton de spertuloj de la Tutamerika Organizaĵo pri Sano, okazintan en la pasinta marto kun la celo konstati la faktojn kaj analizi raporton tiurilate submetitan al ĝi fare de la kuba ministerio pri sano. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Alberto GARCÍA FUMERO
korespondanto de MONATO en Kubo
|