SciencoDENTKURACADOMalkovron pri kario faris teamo el ItalioSe kredi la proverbon „sufero duopa, sufero duona”, la jenan novaĵon rigardos konsola multaj legantoj, aŭ minimume tiuj, kies inkubo estas la trepano, la injektilo kaj la restanta instrumentaro je dispono de dentistoj. Jam en tre antikva epoko, kario frapadis niajn pragepatrojn, tiel ke kelkfoje ili bezonis turni sin al prauloj de modernaj dentkuracistoj. Oni kredis, surbaze de la ĝisnunaj konoj, ke la plej antikvaj dentaj terapioj datiĝas de la neolitiko (antaŭ 7-9 jarmiloj). La freŝa malkovro okazinta en tiel nomata Riparo Villabruna, en la nord-itala valo Rosna, ebligas tamen pli frue dati dentkuracadon je 5000 jaroj, iam en la frua paleolitiko (aŭ praŝtonepoko): tion sciigas teamo de fakuloj el la italaj universitatoj de Bolonjo kaj Feraro, pere de artikolo publikigita de la revuo Scientific Reports. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Roberto PIGRO
redaktoro de la rubriko „Scienco” kaj ofta kunverkanto
|