DiskojSpiritisma nova epokoKarakterizante iom (tro) simple ĉi tiun albumon, sintezon inter hinda (barata) stilo kaj tipe okcidentmonda aranĝado, mi nomus ĝin „Nova Epoko” (angle New Age), la muzikĝenro konata pro sia „spiritisma” muzikstilo. Forte portas la muzikon la gitarludado de Jim Petit, sed ankaŭ la elektronika sintezilo (bedaŭrinde fojfoje tro forta laŭ mia gusto). Ŝatantoj de tiu muzikstilo certe amos la albumon, sed sciu, ke temas pri plejparte instrumenta albumo kaj tre malmulte da (esperantlingva) kantado. Kurioze tamen, kelkfoje aperas partoj, kiuj forte memorigis min pri la progrok-stilo, specife la brita rokbando Pink Floyd (por mi la plej agrabla parto de la disko, mi konfesas). La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Kevin DE LAET
Jim Petit: Karma. KD. 2014. 40 minutoj.Por mendi, vi iru al la Retbutiko.
|