El mia vidpunktoVestoj kaj investojEn oktobro vizitis Brition la ĉina prezidanto Xi Jinping. Hazarde mi trovis min fine de la vizito en Londono. Ekster la palaco Buckingham, la rezidejo de la reĝino Elizabeta 2a, purigistoj forbalais ĉifitajn ĉinajn kaj britajn flagojn kaj surtretitajn protest-banderolojn – tiujn ne konfiskitajn de la polico – kontraŭ lezado de homaj rajtoj en Ĉinio. Sur la trotuaro mi rimarkis paperfolion. Helpemo, verŝajne, kaj solidareco kun la purigistoj, ĉiuj el mez-eŭropaj landoj, sen kiuj Britio ne plu funkcius, pelis min ĝin preni en la manon. Imagu mian surprizon, kiam mi konstatis, ke mi tenas eltiraĵon el la reĝina taglibro. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Paul GUBBINS
|