El mia vidpunktoPriatentu la kaŭzojn, ne la efikojnEn 2015 verŝajne la plej priparolata urbo en la mondo estis Parizo. Vole nevole dominis la franca ĉefurbo amaskomunikilojn: pro malbonaj kialoj, do atenco en januaro kontraŭ la revuo Charlie Hebdo kaj en novembro masakroj ĉe koncertejo, sportejo kaj restoracioj, pro kiuj pereis 130 homoj; kaj pro bonaj kialoj, do la ŝajna sukceso en decembro de la mondaj intertraktadoj en Parizo pri klimatoŝanĝo. Aplaŭdendas la pariza interkonsento de 195 ŝtatoj por provi limigi la plialtigon de mondaj temperaturoj ĝis maksimumo de 1,5 oC. Tiel, limigante toksajn emisiojn, ĉefe tiujn de fosiliaj brulaĵoj, kiaj estas nafto kaj karbo, oni esperas bridi, se ne haltigi, la nocajn efikojn de tutmonda varmigo. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Paul GUBBINS
|