NoticojNe plu parajSemaforoj, montrantaj – jen verde, jen ruĝe – homan paron kaj koron, aperis en la aŭstraj urboj Vieno kaj Linz por indiki al piedirantoj, ĉu transiri la straton aŭ ne. La paretoj indikis jen gevirojn, jen du virojn aŭ du virinojn. Prie jam raportis MONATO (2015/11, p. 6). Sed en Linz oni vidas nun denove unuopajn figurojn. Urba konsilisto, Markus Hein [hajn] de la Libereca Partio, ordonis la ŝanĝon. Li diris, ke semaforoj servu la trafikon kaj ne peru ian maldekstran ideologion aŭ mesaĝon. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Walter KLAG
|