LeterojPlorinde konsternaLa katalogo de pretekstoj de Franz-Georg Rössler (MONATO 2016/01, p. 14) por blindiĝi kaj surdiĝi, kiam homoj estas persekutitaj de milito, estas plorinde konsterna. Lia longa fiargumentaro malbone kaŝas rasisman fonon, kaj mi do opinias neutile respondi kaj limigas min al kelkaj faktoj. La landoj Sirio, Irako, Afganio neniam estis elmigraj landoj, antaŭ ol militoj tie ekflagris (kaj estus multo por diri pri la kialoj de tiuj militoj). La islamaj elmigrintoj, kiuj serĉis laboron en Eŭropo, venis el Magrebo kaj Turkio. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Thierry TAILHADES
Francio
|