SciencoCELIAKIOItalaj sciencistinoj denove sur la ondokrestoEn la lastaj jaroj pluraj italaj fakuloj suriras la scenejon pro tio, ke ili atingas en la tuta mondo ĉiam pli da rezultoj rimarkindaj el scienca vidpunkto. Ja estas notinde, ke pli kaj pli ofte temas pri virinoj. Post la spacaj faroj de Samantha Cristoforetti (MONATO, 2015/08-09, p. 15-17) en la printempo de 2016 multiĝis la artikoloj kaj la revuaj kovriloj dediĉitaj al du kromaj italdevenaj esploristinoj: Virna Cerne [virna ĉerne] kaj Ombretta Polenghi [ombreta polengi]. Ilia merito? Esti sukcesintaj en sia laboratorio ekstrakti el maizo iujn proteinojn, per kiuj oni kapablos doni al senglutenaj pastaĵoj, pano kaj aliaj bakaĵoj la samajn krakecon, aromon kaj saporon, kiujn havas la „originalaj”, se tiel diri, nutraĵoj. Maldika intestoTiuj lastaj, en sia laŭnorma glutenhava versio, estas – kiel verŝajne konate – netaŭgaj por personoj trafitaj de celiakio: temas pri pli-malpli grava formo de netolero pri gluteno, kiun onia maldika intesto ja povas sperti. Alivorte (kaj sendube pli popularige) ekzistas cerealoj, kiel hordeo, sekalo, tritiko kaj aveno, kiuj enhavas glutenon (kaj sekve ankaŭ gliadinon, iun fojfoje netoleratan proteinon): pro tio, ilin devas eviti celiakaj homoj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Roberto PIGRO
redaktoro de la rubriko „Scienco”
|