LingvoREFORMODisigas Francion reviziita ortografioĈe la horizonto, ekde la venonta septembro, estas en Francio diskutiga novigo rilate al cepo kaj cepsupo. Temas ne pri la enkonduko de nova, genetike modifita, speco de cepo (cetere tiu ĉi estas la lingva rubriko). Tiam simple ekvalidos ortografia reformo, kiu interalie influos la skribmanieron de la vorto oignon (kiu, en Parizo kaj en la cetera Francio, indikas ĝuste la cepon). Stoika rezistadoTiu „i”, en la dua loko, delonge silenta en la elparolo de la francoj, estas fakte ankaŭ skribe malaperonta. Post la somero de 2016, tiu vokalo do tute emeritiĝos, post longa agado, diskreta ĉeestado kaj stoika rezistado, kiuj tamen kostis altvalorajn notojn al ne malmultaj francaj civitanoj kaj tutmondaj gelernantoj de la franca lingvo. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Roberto PIGRO
redaktoro de la rubriko „Lingvo”
|