EseojEkonomioKrizo nekomprenitaEn la jaro 2008 okazis mondskala financa krizo, kiun nur malmultaj antaŭvidis. Investintoj perdis grandegajn monsumojn kaj registaroj estis devigataj ŝuldiĝi por savi la bankan sistemon. Neniu komprenas kiel la samaj misinvestoj povis okazi ĉe preskaŭ ĉiuj bankoj, kaj ĝis nun neniu el la kulpuloj ricevis punon. Intertempe la regularoj iĝis pli severaj (kaj pli kompleksaj), sed la bankoj daŭre ofertas, eĉ altrudas, al siaj klientoj financajn produktojn, kies detalojn neniu persono kun meza instrunivelo kapablas kompreni. Ĉu la ekonomikistoj komprenas la ekonomion?Ĝenerale ankoraŭ estas aplikata la ekonomia scienco de la pasinta jarcento kun la nov-liberalaj trajtoj aldonitaj dum la Thatcher-erao, kvankam ĝi multflanke konfliktas kun novaj fenomenoj kiel tutmondiĝo kaj ekologio. Ĉu la mondfamaj ekonomikistoj nenion lernis el la pasinteco? Tion asertas Frank Niessen [nisn], kiu studis en la germana Aachen kaj loĝas en la belga Eupen, en sia libro Entmachtet die Ökonomen! Warum die Politik neue Berater braucht (Senpovigu la ekonomikistojn! Kial la politiko bezonas novajn konsilantojn). La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Roland ROTSAERT
redaktoro de MONATO pri Ekonomio
|