MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Scienco

ITALIO

Elvolvis papirus-rulojn teamo de fakuloj

En vilao apud Napolo oni trovis depost la jaro 1750 plurajn centojn da papirusaj ruloj cindrigitaj. La domego, situanta en Herkulano kaj jam parte detruita en 62 p.K. pro antaŭa tertremo, estis tute surkovrita – de dika tavolo el fango, ŝlimo kaj lafo – 17 jarojn pli malfrue. Kiel konate kaj detale priskribite de gravaj latinaj aŭtoroj (precipe Plinio la Juna, kies onklo Plinio la Maljuna pereis provante pristudi realtempe kaj surloke la okazaĵojn), en 79 p.K. terura erupcio de la itala vulkano Vezuvo – aŭ Vezuvio – detruis Pompejon kaj provokis grandan katastrofon en la ĉirkaŭa areo, kie kuŝis Herkulano mem.

Multe da homoj mortis sufokate. Post la malkovro de la ruloj homoj nek aŭdacis, nek sukcesis iam ajn (ĝis antaŭ nelonge) ilin malfermi. Estis fakte tro granda la risko, ke tiu elvolva ago detruos por ĉiam la papirusojn kaj ilian potenciale altvaloran enhavon. Sed ni vivas en 2016, kaj komputiloj ege simpligas nian vivon, permesante aferojn, kiujn neniu estintece imagus: do noviga teknologio finfine ebligis ciferece malvolvi la menciitajn papirusajn rulojn, konservante samtempe ilian integrecon kaj endanĝerigante ilin neniom!

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cristina Casella el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28